La prudento estas unu el kvar kardinalaj virtoj, laŭ la koncepta kaj prihomscienca sistemado de la okcidenta filozofio ekde la antikva epoko greka-romia.
Ĝenerale la prudento estas virto, kiu dispozicias la intelekton al sagaca kaj preciza analizo pri la reala mondo ĉirkaŭa kaj instigas la racion al la kompreno pri sia vera bono en ĉiu cirkonstanco de la reala mondo, per elekto pri la iloj adekvataj por ĝin plenumi.
La prudento estas la “senpera normo de la agado”, rimarkigas Tomaso de Akvino spurante Aristotelon. Ĝi konfuziĝas nek kun la timideco aŭ la timo, nek des malpli kun la hipokriteco aŭ ŝajnigo. Ĝi estas latine metaforigita per auriga virtutum (kaleŝestro de la virtoj): ĝi, fakte, direktas la ceterajn virtojn provizante ilin per regulo kaj mezuro. Estas la prudento kiu tuje gvidas la juĝon de la konscienco; la prudenta homo decidas kaj ordonas sian konduton per tia juĝo. Danke al tiu virto – prudento – oni aplikas la moralajn principojn al la apartaj kazoj senerare kaj superas la dubojn pri la bono plenumenda kaj pri la malbono evitenda.
En la platona filozofio, prudento estas vortigita per “saĝo”, kaj estas virto de la racia animo.
Foje konfuziĝas prudento kaj singardeco: dum prudento estas kapablo antaŭvidi kaj eviti la erarojn aŭ danĝerojn de la vivo , singardeco estas atento, prizorgo, detenemo pri siaj agoj aŭ paroloj por eviti malbonon (Vd en ReVo).
Franca proverbo:
|